Eŭropa Esperanto-kongreso 2024

Accueil > Strasburgo kaj Alzaco > Strasburgo : La eŭropa kvartalo

Toutes les versions de cet article : [Deutsch] [français] [français]

dernière mise à jour le 29 décembre 2023

Strasburgo : La eŭropa kvartalo

La eŭropa parlamentejo

Konstruita el vitro, metalo kaj ligno, tiu eksterordinara elipsforma konstruaĵo kun eksternormaj dimensioj estis inaŭgurita en 1999. Ĝiaj konceptintoj imagis ĝin kiel ŝipegon, kies pruo disfendos la marondojn. Ideale lokita ĉe la bordoj de la rivero Ill, ĝi ĝuas maksimuman vidatecon. Spirhaltige prilumata vespere, ĝi imponas kaj igas la lokon okulrava.
Ĝia interna korto estas ĉefverko da runditecoj. Preter ĝia vasta duonciklo, ĝi havas 1100 oficejojn kaj 18 komitatĉambrojn ĉe tuta surfaco, kiu ampleksas 220 000 kvadratmetrojn, disigitajn ĉe 20 etaĝoj !
La “Parlamentarium” (parlament-prezentĉambro) Simone Veil, ebligas, dank’ al ĝia 360°-kinejo kaj al ĝiaj tuŝekranoj, pli bone kompreni la rolon kaj funkciadon de la eŭropa parlamento.

La eŭropa parlamentejo
(foto : B. Flochon)

Por vizitoj de la duonciklo kaj de la Parlamentariumo, trovu pliajn informojn ĉe la retejo de la eŭropa parlamentejo : https://www.europarl.europa.eu/visiting/fr/

La Palaco de Eŭropo

Ĝi estas la sidejo de la Konsilio de Eŭropo ekde 1977, jaro de ĝia inaŭguro. Ĝi estas monumento emblema de la eŭropfavora engaĝiĝemo de la urbo, ja grava al koroj de strasburganoj. Ekstere, ĝi prezentas fortikan arkitekturon, kiu simboligas la forton de la Unio. Fronte, la rotondo kaj la flaglinio reprezentas la 46 membroŝtatojn. Interne, oni trovas la plej grandan duoncirklon de Eŭropo kaj ne malpli ol 1350 oficejojn.
Ĝi estas verkaĵo de la franca arkitekto Henry Bernard. Ĝi randas la tre agrablan parkon Orangerie.

Por scii pli, vizitu : https://www.visitstrasbourg.fr/decouvrir-strasbourg/les-incontournables/le-quartier-europeen/f223007623_le-conseil-de-l-europe-strasbourg/

La Palaco de la homaj rajtoj

Ĝi gastigas la eŭropan kortumon pri homaj rajtoj, jurisdikcio privokebla de 800 milionoj da eŭropanoj. Inaŭgurita en 1995, la strukturo prezentas aŭdacan arkitekturon. Ĝiaj du metalaj cilindroj havas disaspektan estetikon kaj simboligas la pesilon de la justico.
Ĉe la enirejo, la fasado el vitro estas esprimo de travidebla justico. Verkaĵo de Sir Richard Rogers, le palaco de homaj rajtoj radias impreson de vera potenco : vertikalaspekta vidata el la fronto, horizontalaspekta vidata el la malfronto kaj el la flankoj. Ĝi perfekte harmonie kongruas kun la apuda rivera meandro.

Le Palaco de la homaj rajtoj
(foto : B. Flochon)

Por scii pli, vizitu : https://www.visitstrasbourg.fr/decouvrir-strasbourg/les-incontournables/le-quartier-europeen/f223007624_le-palais-des-droits-de-l-homme-strasbourg/

La « Lieu d’Europe »

Instalita en vilao de la 18-a jarcento, la Lieu d’Europe celas informi la ĝeneralan publikon pri la historio de Eŭropo, la eŭropaj institucioj, sed ankaŭ pri la proksimaj ligoj, kiujn Strasburgo flegas kun Eŭropo kaj la kultura riĉo de la diversaj eŭropaj landoj.
Ĉi tiu interŝanĝcela loko, malfermita al ĉiuj, proponas regulajn eventojn ligitajn kun eŭropaj aferoj : ekspozicioj, ludoj, debatoj, renkontiĝoj, projekcioj, kaj multaj aliaj.
Jen interesa loko por pli bone kompreni Eŭropon !

Por scii pli, vizitu : https://www.visitstrasbourg.fr/decouvrir-strasbourg/les-incontournables/le-quartier-europeen/f223012048_lieu-d-europe-strasbourg/

La sidejo de Arte

La sidejo de Arte, la eŭropa televidkanalo, staras ĉe la bordoj de la rivero Ill, proksime de la eŭropa kvartalo. Elpensita de la arkitekto Hans Struhk, la nunepoka kaj sobra konstruaĵo, lasas ĉeesto-spacon por la naturo, interalie dank’ al ĝiaj du internaj kortoj kaj al ĝia pendanta ĝardeno.

La eŭropa farmakopeejo

La eŭropa direkcio pri kuracila kvalito kaj sanzorgemo agas por normigi la kvaliton de la kuraciloj kaj ties atestadon eŭropskale. Ĝi havas sian sidejon en Strasburgo ekde 2007. Tiu konstruaĵo, konceptita de du arkitektaj studfirmaoj Art & Build kaj Denu & Pharadon, enhavas laboratoriojn, oficejojn kaj laborkunsidejojn.

Dans la même rubrique :