Eŭropa Esperanto-kongreso 2024

Bonvenon al la Eŭropa Esperanto-kongreso 2024 !

De la 8-a ĝis la 12-a de majo 2024 okazos la Eŭropa Esperanto-kongreso.

Francio kaj Germanio jam kune organizis siajn jarajn kongresojn plurfoje, en 1969 jam en Strasburgo, poste en Kaiserslautern en 2010, kaj en Zweibrücken en 2018. En 2024 Francio ĉeforganizas la komunan eventon. Strasburgo estas hejmo de pluraj eŭropaj institucioj kiel la Eŭropa Parlamento, la Konsilio de Eŭropo kaj la Eŭropa Kortumo pri Homaj Rajtoj. Tiu ĉi eŭropa amplekso pravigas tion, etendi la partopreneblon de la renkontiĝo al aliaj Esperanto-asocioj.