Eŭropa Esperanto-kongreso 2024

Hejmpaĝo > Strasburgo kaj Alzaco

Strasburgo kaj Alzaco

Malkovru Strasburgon, unu el la “ĉefurboj de Eŭropo”, ĝiajn instituciojn, ĝian gastronomion kaj la diversecon de ĝiaj kulturaj lokoj. Kun siaj multaj valoraĵoj, Strasburgo kaj ĝia metropolo ĝojigos vin dum via restado.

La historia centro de Strasburgo

Malkovru la historian centron de Strasburgo, ĝiajn trabar-murajn domojn, ĝiajn stratetojn, ĝiajn placojn kaj ĝian katedralon.

Strasburgo laŭ la fluo de akvo

La rivero Ill kaj ĝiaj bordoj ofertas multajn eblojn por promeni : piede aŭ per boate, malkovru la diversajn monumentojn de la urbo, sekvante la fluon de la akvo.

Strasburgo : La eŭropa kvartalo

En la eŭropa kvartalo vi povos malkovri la eŭropan parlamentejon, la Palacon de Eŭropo, la Palacon de la homaj rajtoj, la “Lieu d’Europe”, la sidejon de la eŭropa televidkanalo Arte kaj la eŭropan farmakopeejon.

Alzaca gastronomio

Strasburgo ofertas eĉ embarase elektotroon, ekde la rapidmanĝejoj ĝis altrangaj restoracioj, ne forgesante establojn, kiuj estas malfermitaj al alilandaj kuirartoj.
Ĉu vi ĝuos delektiĝi mergante vin samtempe en tipe alzaca etoso ? Ne forlasu Strasburgon sen esti manĝinta en vingastejo (Winstub) !

Muzeoj kaj kulturo

Muzeoj, operejo, teatrejoj, muziko, nunepoka arto… Strasburgo kaj ĝiaj regiono posedas multnombrajn kulturajn famajn instituciojn. Tie oni senpene trovos ion, por aranĝi enhavriĉan kaj diversecplenan programon !

Kion kunporti de Strasburgo ?

Ne forlasu Strasburgon sen aĉeti kelkajn manĝaĵojn, bongustajn, dolĉajn, vi trovos multajn, sen forgesi la bongustajn alzacajn vinojn !