Eŭropa Esperanto-kongreso 2024

Hejmpaĝo > Programo

Programo

Kongresa programo

La ĉefaj elementoj de la kongresa programo, tago post tago : kursoj, prelegoj, spektakloj, ekskursoj, renkontiĝoj, ktp. Vidi ĉi tie la ĉiutagan programon.

KER-ekzamenoj : prelego kaj preparo

Katalin Kováts, la estro de la KER-ekzamena Centro prezentos la ekzamensistemon, informos pri la juniaj retaj ekzamenoj kaj aliaj sesioj (dum UK).
Baze de la prelegoj la partoprenantoj povos decidi en kiu ateliero ili partoprenos por prepariĝi al la ekzamenoj aŭ/kaj akiri pliajn informojn.

Listo de ekskursoj

Pluraj ekskursoj, daŭrantaj unu tagon aŭ kelkajn horojn, estos proponitaj al vi dum la kongreso. La programo estas nuntempe prilaborata.

Programo por junuloj

Venu malkovri la programojn por junuloj !

Spektakloj

Eurokka, partnere kun Vinilkosmo, kunordigas kulturan programadon : koncertoj, teatraĵoj. Ili ravos ĉiuspecajn ŝat-inklinojn kaj ĉiujn generaciojn ! Vidu ĉi tie la detalan artan programon.

Prelegoj

La listo de prelegontoj ne estas jam definitiva kaj estos publikigita fine de januaro. Ĝis tiam, vi povas proponi vian prelegon en la proponformularo de programeroj.

Kursoj

Kursoj estos proponataj por komencantoj kaj progresantoj. Ankaŭ Katalin Kovács proponos preparsesiojn por la KER-ekzamenoj.

Laborkunsidoj

Ĉiu asocio, partnera de la kongreso povos organizi laŭstatutajn kunsidojn : estrarkunsidojn, komitatkunsidojn, membrokunvenojn…

Inaŭguro de la kongreso

Inaŭguro de la kongreso okazos en la ĉambroj de strasburga Universitato, la 9-an de majo, kiu estas la Tago de Eŭropo (kaj ĉielira festo). Ĉefa temo estos Dialogo inter popoloj, portanto de paco.