Eŭropa Esperanto-kongreso 2024

Hejmpaĝo > Ekskursoj

Ekskursoj

Listo de ekskursoj

Pluraj ekskursoj, daŭrantaj unu tagon aŭ kelkajn horojn, estos proponitaj al vi dum la kongreso. La programo estas nuntempe prilaborata.

Ekskursoj de merkredo la 8a de majo

3 vizitoj de 1,5 ĝis 2 horoj ĉiu : La katedralo Notre-Dame • La kvartalo de La Neustadt • La Eŭropa parlamentejo.

Ekskursoj de ĵaŭdo la 9a de majo.

Tri ekskursoj longaj maksimume duontage : “La Petite France” kvartalo • La Humanista Biblioteko de Sélestat • Alzaca Muzeo

Ekskursoj de vendredo la 10a de majo

Muzeo pri Trajno kaj vizito de Mulhouse • Muzeo Lalique kaj Muzeo pri Kristalo • Ĉirkaŭ la monto Sainte-Odile, Palaco de Mielkuko, Obernai • Akvo kaj Biero - Bicikla promenado kaj bierogustumado • Promenado kaj pikniko en la Ĝardeno de Ambaŭ Riverbordoj • Vizito de la vinkeloj de la malnova hospitalo de Strasburgo •

Ekskursoj de sabato la 11a de majo

Kvin vizitoj, kiuj daŭros de 1 horo ĝis 2 horoj : Malkovro de Strasburgo per vizitboato • “Art Nouveau” (Secesio-stilo) • Historia Muzeo • Katedralo Notre-Dame • La Neustadt (Nova Urbo).

Ekskursoj de dimanĉo la 12a de majo

Tiuj, kiuj ne povintus viziti la “Petite France” kvartalon, povos viziti ĝin dimanĉon.

Ekskursoj de lundo la 13a de majo (postkongreso)

Se vi deziras daŭrigi la plezuron esti kun esperantistoj kaj esplori iom li la belan regionon Alzacon, partoprenu la postkongresan tuttagan ekskurson.