Eŭropa Esperanto-kongreso 2024

Hejmpaĝo > Ekskursoj > Ekskursoj de vendredo la 10a de majo

Ĉiuj versioj de tiu ĉi artikolo : [Deutsch] [Esperanto] [français]

laste ĝisdatigita je la 31a januaro 2024

Ekskursoj de vendredo la 10a de majo

La indikitaj kodoj inter ambaŭ krampoj kongruas kun kodoj notitaj en la aliĝilo pri ekskursoj. Ĝi estos havebla en februaro.

Tago pri trajnoj (V1)

Rendevuo je 8h45 ĉe la strasburga stacidomo en la centra halo.
Ni veturos trajne ĝis Mulhouse kaj ni malkovros la Trajno-muzeon. La loko estis inaŭgurita en 1971 kaj nomita Franca Muzeo de Fervojo. Ĝi estas la plej granda trajnomuzeo el Eŭropo. Vi malkovros du jarcentojn da historio pri trajnoj en Francio.
Libera tagmanĝo en Mulhouse.
Matene ni proponos viziton de tiu industria urbo.
Reiro je 18h.
Trajno - libera tagmanĝo
Prezo 50€
Maksimume 40 homoj.

Cité du Train (muzeo pri trajnoj)
(Roehrensee, CC BY-SA 4.0, via Wikimedia Commons)

Ĉirkaŭ la Monto Sainte-Odile (V2)

Ĉi tio estas tuttaga ekskurso per buso.
Rendevuo je 08:45 antaŭ le Patio.

(Ian Coates from Wales, CC0, via Wikimedia Commons)

Ni komencos la tagon per vizito de la Monto Saint-Odile. Superanta la alzaca ebeno tiu monto estas emblema pilgrimloko en Alzaco. Sankta Odilo estas la alzaco-patronsanktulo. Laŭ la rakontoj ŝi naskiĝis blinda ĉirkaŭ 662 kaj reakiris sian vidkapablon en la aĝo de 12. Ŝi konstruigis monaĥejon kaj iĝis ĝia unua abatino.
Ĉi tiu loko estas ĉirkaŭita per 11-kilometra seka ŝtonmuro. Ĝi estis konstruita per 300.000 ŝtonegoj : originala alteco ĝis 5 metroj kaj dikeco inter 1 kaj 2 metroj. Stranga muro nomita “pagana muro” !
Ni manĝos tie, ekstere aŭ en la pilgrimmanĝejo de la abato.
Post ĉi tiu vizito ni malkovros unu el la alzacaj bongustaĵoj en alzaca vilaĝeto.
Ni malkovros la historion de mielkuko. Kompreneble ni haltos en la vendejo je la fino de via vizito.
Poste ni haltos en Obernai por promeni en la urbo. Obernai estas la plej vizitata urbeto de la ĉirkaŭĵo de Strasburgo. Ĝi estas priskribita kiel “koncentriĝo de Alzaco”. Vizito en esperanto estos proponata al vi.
Ekiro je la 9-a - reveno je la 18-a.
Planita vojaĝo per buso maksimume 86 homoj.
Kunportu piknikon aŭ eblas manĝi en memserva restoracio (ĉirkaŭ 10 eŭroj por plado) je via kosto
Prezo : 35€

Obernai
(© Ralph Hammann - Wikimedia Commons, CC BY-SA 4.0)

Muzeo Lalique kaj Muzeo pri Kristalo (V3) nuligita

Ĉi tio estas tuttaga ekskurso per buso.

(©LaGrandePlace, CC BY-SA 3.0, via Wikimedia Commons)

Matene ni vizitos muzeon Lalique, kie troviĝas elstaraj verkoj el kristalo de la fama vitristo Lalique kaj de liaj posteuloj. Vi admiros juvelarton en stilo Art Nouveau (Secesio) aŭ nuntempan kristalaĵon.
Al la malnova konstruaĵo oni harmonie aldonis modernajn elementojn. La ĝardeno estas ankaŭ agrabla loko.
Tradicia tagmanĝo estos proponata en apuda restoracio.
Posttagmeze ni vizitos muzeon en kristalfabriko en Saint-Louis-lès-Bitche. Tra fenestro ni povos spekti la metiistojn kiuj fabrikas belajn verkojn el kristalo.

9h- 19h Vojaĝo per buso, maksimume 50 homoj.
Restoracio inkluziva
Prezo : 80€

Kristalaj fioloj. Muzeo Lalique
(culturespaces/C.Recoura, CC BY-SA 3.0, via Wikimedia Commons)

Kanaloj, riveretoj, riveroj, riverego, kaj bierofarejoj (V4) plena

Rendevuo je la 9a ĉe la stacidomo por tiuj, kiuj devos lui biciklon (8€)

Konfluejo Bruche-Ill
(Claude SITT / Wikimedia Commons CC BY-SA 3.0)

Bicikla promenado 32 kilometroj-longa tra la urbo laŭ riveroj kaj kanaloj. Tiel ni alimaniere vizitos la urbon kaj malkovron kiel gravaj estas akvofluoj en la urbo. Ni piknikos en parko Ĝardeno de Ambaŭ Riverbordoj. Ni bicikletos en Germanio kaj tra la eŭropan kvartalon. Sekvos vizito de bierofarejo kaj biergustumado (prezo kunkalkulita) ĉe Perle, proksime de la stacidomo.
Ekiro je la 9a kaj duono - reveno je la 17-a.
Prezo : 15€

Leginda artikolo Strasburgo laŭ la fluo de akvo

Promenado kaj pikniko en la Ĝardeno de Ambaŭ Riverbordoj (V5)

La renkontpunkto estas ĉe la universitato, antaŭ le Patio, je la 10-a, trambiletoj estos provizitaj al vi.
Tramo D, haltejo “Port du Rhin”

(Rollerbär, CC BY-SA 3.0, via Wikimedia Commons)

Ni iros trame por viziti la Ĝardenon de Ambaŭ Riverbordoj. Ĝi estas granda parko kun simbola kaj mirinda piedponto liganta ambaŭ bordojn de Germanio kaj Francio. Sur la franca flanko, troviĝas ĝardenetoj laŭ diversaj temoj, kaj sur la germana flanko vi promenos laŭ la bordoj de Rejno, vi povos ankaŭ grimpi sur turon por spekti la urbojn.

Viziti la ĝardenon kaj manĝi estas senpage, ne estas preciza fintempo.
Konsideru kunporti vian propran piknikon.
Prezo : 5€

Leginda artikolo Strasburgo laŭ la fluo de akvo

(Frédéric Maigrot, Attribution, via Wikimedia Commons)

Naturista ekskurso al banejo Vierortbad en Karlsruhe (V7)

Organizita de INOE (Internacia Naturista Organizo Esperantista). En banejoj en Germanio, homoj nudas en ĉiuj saŭnoj kaj en naĝejoj. Tiu etoso estas perfekta por INOE-a ekskurso !
Detaloj : https://www.esperanto-naturismo.org/post/2024-05-10-ekskurso-al-banejo-en-germanio
Rendevuo en la straburgo-stacidomo je la 10a15.
Prezo : malpli ol 80€ (partoprenantoj mempagos trajnbiletojn kaj enirbileton al la banejo).

Vinkeloj de la malnova hospitalo (V6)

Rendevuo je 15:45 ĉe la tramhaltejo Porte de l’Hôpital, tramo A/D.

Kelo de la hospicoj de Strasburgo
(Ian Coates from Wales, CC0, via Wikimedia Commons)

La hospitalo estas rara konstruaĵo, vestiĝo de la pasinteco, rekonstruata en 1721 post brulo. Dank’al alzacaj vinkultivistoj, la plej bongustaj vinoj maturiĝas en la keloj, en bareloj el kverko. La plej malnova vino devenas de 1472. La plej granda barelo povas enhavi pli ol 26 000 litrojn. En la butiko, altkvalitaj vinoj estas aĉeteblaj. Je via sano !
Komenco de la vizito je la 16a (16:00 ĝis 17:30)
Prezo : 20€

Leginda artikolo Alzaca gastronomio

En la sama rubriko: