Eŭropa Esperanto-kongreso 2024

Hejmpaĝo > Ekskursoj > Ekskursoj de merkredo la 8a de majo

Ĉiuj versioj de tiu ĉi artikolo : [Deutsch] [Esperanto] [français]

laste ĝisdatigita je la 31a januaro 2024

Ekskursoj de merkredo la 8a de majo

La indikitaj kodoj inter ambaŭ krampoj kongruas kun kodoj notitaj en la aliĝilo pri ekskursoj. Ĝi estos havebla en februaro.

La katedralo (A1)

Rendevuo je 14:45 Place du Château antaŭ 5e Lieu.
Notre-Dame Katedralo estas gotika konstruaĵo, kiu estis konstruata de 1176 ĝis 1439 laŭ iniciato de episkopo Werner de Habsburg. La strasburga katedralo estas ege konata, kaj ĝi estas agnoskita de Unesko kiel monda heredaĵo. Ĝia gotika arĥitekturo kaj ĝia ununura spajro estas tre rekoneblaj, neeblas maltrafi, indas viziti.
Daŭro de la vizito : 1horo kaj 30 minutoj - (15:00 ĝis 16:30)
Prezo : 9€
. Maksimume 30 homoj.

Tiu ekskurso okazos same sabaton la 11an de majo.

Okcidenta fasado de le katedralo
(Claude Truong-Ngoc/ Wikimedia Commons CC BY-SA 3.0)

La Neustadt (B1)

Rendevuo je 14:15 Place de la République en la centro de la parko.
Neustadt (Nova Urbo) estas etendo de la urbo de Strasburgo, realigita de la germanaj aŭtoritatoj. Neustadt estas ankaŭ nomita la “imperia kvartalo”. Ĝi estis konstruata inter 1871 kaj 1918, kiam Strasburgo iĝis ĉefurbo de Reichsland Alzaco-Loreno. La Neustadt estis konstruita, por ke Strasburgo servu kiel prusa montrofenestro kaj ĝi ankaŭ estas agnoskita kiel monda heredaĵo de Unesko en 2017. La Neustadt konsistas el pluraj sektoroj kaj distriktoj.
La vizito daŭros maksimume 2 horojn. (14:30 ĝis 16:30)
Prezo : 7€
Forigo je 14a. Maksimume 20 homoj.

Tiu ekskurso okazos same sabaton la 11an de majo.

Kvartalo de la Neustadt
(Valentin R., CC0, via Wikimedia Commons)

Eŭropa parlamentejo (D1) plena

Rendevuo je 13:45, 1 allée du Printemps
En 1949 Strasburgo iĝis la sidejo de la Konsilio de Eŭropo, kaj poste en 1958 la sidejo de la Eŭropa Parlamenta Asembleo nun Eŭropa Parlamento, ekde 1962. Tiam Strasburgo estis nomumita “simbolo de repaciĝo por bonvenigi la naskiĝantajn Eŭropajn Instituciojn”. Hodiaŭ en la Eŭropa Parlamento estas 705 deputitoj elektitaj por 5 jaroj.
La vizito daŭros ĉirkaŭ 1 horon kaj duono (14:00 ĝis 15:30)
Forigo je la 14a. Maksimume 30 homoj.
Prezo : 10€

La eŭropa parlamentejo
(foto : B. Flochon)

En la sama rubriko: