Eŭropa Esperanto-kongreso 2024

Hejmpaĝo > Ekskursoj > Ekskursoj de lundo la 13a de majo (postkongreso)

Ĉiuj versioj de tiu ĉi artikolo : [Deutsch] [Esperanto] [français]

laste ĝisdatigita je la 31a januaro 2024

Ekskursoj de lundo la 13a de majo (postkongreso)

Se vi deziras daŭrigi la plezuron esti kun esperantistoj kaj esplori iom pli la belan regionon Alzacon, partoprenu la postkongresan tuttagan ekskurson.

Post-kongreso (P1) PLENA

Rendevuo je la 9a Patio
Prezo : 80 €
La buso foriros je la 9-a kaj duono de malantaŭ la kongresejo Le Patio. Ni komencos per halto ĉe la kastelo de Haut-Kœnigsbourg. Ni vizitos ĉi tiun mezepokan kastelon, konstruitan en la 12-a jarcento. Dum jarcentoj ĝi estis atestanto de konfliktoj kaj rivalecoj inter senjoroj, reĝoj kaj imperiestroj. De la malsupra korto - kun ĝia gastejo, ĝia forĝejo kaj ĝia muelejo - ĝis la helikformaj ŝtuparoj, kiuj kondukas al la meblitaj loĝejoj de la senjoro, vi malkovros arkitekturon, meblojn... sed ankaŭ tutan atmosferon plenitan de historio.
Daŭro de la vizito : 1 horo

Kastelo de Haut-Kœnigsbourg
(Sergey Berestetsky /Adobe Stock)

Poste ni kunmanĝos en tradicia alzaca restoracio L’Orée du Château en Orschwiller.
Daŭro de la vizito : 3 horoj

Poste ni foriros al Colmar. Colmar proponas al vi resumon de pli ol mil jaroj da eŭropa historio tra plej rimarkinda konservita heredaĵo kaj kultura riĉaĵo. Enmetita en la koro de la vinberejo, ĝiaj tradiciaj domoj, ĝiaj kanaloj, ĝiaj floroj, ĝia bongusta gastronomio kaj ĝiaj renomaj bonaj vinoj igas Colmar idilia resumo de Alzaco kaj la gardisto de vivarto kie kunviveco kaj gastamo estas la esencaj valoroj.
Daŭro de la vizito : 2 horoj

La buso povas forlasi vin ĉe la stacidomo de Colmar aŭ revenigi vin al la kongresejo en Strasburgo je la 19a.

Colmar
(Alfredo García Saz /Adobe Stock)

En la sama rubriko: