Eŭropa Esperanto-kongreso 2024

Hejmpaĝo > Ekskursoj > Ekskursoj de sabato la 11a de majo

Ĉiuj versioj de tiu ĉi artikolo : [Deutsch] [Esperanto] [français]

laste ĝisdatigita je la 31a januaro 2024

Ekskursoj de sabato la 11a de majo

La indikitaj kodoj inter ambaŭ krampoj kongruas kun kodoj notitaj en la aliĝilo pri ekskursoj. Ĝi estos havebla en februaro.

Batorama : Malkovru Strasburgon per vizitboato (H1)

Rendevuo je la 9a, enŝipiĝo je 9h15, Place du Château antaŭ 5e lieu
Venu kaj malkovru Strasburgon per boato, tio estas tre fama turisma agado kun ĉiceronitaj vizitoj en Esperanto. Tuta boato estos dediĉita al la Esperantistoj okaze de la eŭropa kongreso. La krozado daŭras 1h15 (9:30 10:45)
Prezo : 17€,
Maksimume 130 homoj.

Leginda artikolo Strasburgo laŭ la fluo de la akvo

Ŝipado en Strasburgo

Promenado “Art Nouveau” (D2) plena

Rendevuo je 13h45, place de la République, centro de la parko

(Stefanrevollo, CC BY-SA 4.0, via Wikimedia Commons)

Art Nouveau (Jugendstil, Modernismo, Modern Style) estas movado, kiu naskiĝis fine de la 19-a jarcento kontraŭ la ekscesoj de industriigo. La inspiriĝo venas de la naturo. Kurbaj lineoj regas. En Strasburgo ĉirkaŭ cent Art-Nouveau-domoj estis konstruataj en la 20-a jarcento en la Neustadt kvartalo.
Unu horo kaj duono piede. (14:00 ĝis 15:30)
Prezo : 7 €.
Maksimume 20 homoj.

Leginda artikolo La historia centro de Strasburgo

Historia Muzeo de Strasburgo (E1) nuligita

Ĝi estis fondita en 1920 sur iamaj buĉejoj konstruitaj ĉirkaŭ 1588. La tute renovigita muzeo oficiale remalfermis ĝiajn pordojn en 2013. Vi malkovros la historion de Strasburgo ekde la Mezepoko ĝis la kreado de Eŭropaj Institucioj.
Prezo : 12 €. (14:00 ĝis 16:00)
Rendevuo je la 14a.

Leginda artikolo Muzeo kaj kulturo

Historia muzeo
(Zéphyrios, CC0, via Wikimedia Commons / Ji-Elle, CC BY-SA 3.0, via Wikimedia Commons)

La katedralo Notre-Dame (A2) plena

Okcidenta fasado de le katedralo
(Claude Truong-Ngoc/ Wikimedia Commons CC BY-SA 3.0)

(Sama vizito kiel tiu de merkredo)

Rendevuo je 14h45, Place du Château antaŭ 5e Lieu
Notre-Dame Katedralo estas gotika konstruaĵo, kiu estis konstruata de 1176 ĝis 1439 laŭ iniciato de episkopo Werner de Habsburg. La strasburga katedralo estas ege konata, kaj ĝi estas agnoskita de Unesko kiel monda heredaĵo. Ĝia gotika arĥitekturo kaj ĝia ununura spajro estas tre rekoneblaj, neeblas maltrafi, indas viziti.
Ekiro je 15:00 Daŭro de la vizito : 1horo kaj 30 minutoj - (15:00 ĝis 16:30)
Prezo : 9€
Maksimume 30 homoj.

Leginda artikolo La historia centro de Strasburgo

La Neustadt (Nova Urbo) (B2) plena

(Sama vizito tiel de merkredo)
Rendevuo je 14:15, Place de la République, Centro de la Parko
Neustadt (Nova Urbo) estas etendo de la urbo de Strasburgo, realigita de la germanaj aŭtoritatoj. Neustadt estas ankaŭ nomita la “imperia kvartalo”. Ĝi estis konstruata inter 1871 kaj 1918, kiam Strasburgo iĝis ĉefurbo de Reichsland Alzaco-Loreno. La Neustadt estis konstruita, por ke Strasburgo servu kiel prusa montrofenestro kaj ĝi ankaŭ estas agnoskita kiel monda heredaĵo de Unesko de 2017. La Neustadt konsistas el pluraj sektoroj kaj distriktoj.
La vizito daŭros proksimume 2 horojn piede. (14:30 ĝis 16:30)
Prezo : 7€
Maksimume 20 homoj.

Leginda artikolo La historia centro de Strasburgo

Kvartalo de la Neustadt
(Valentin R., CC0, via Wikimedia Commons)

En la sama rubriko: