Eŭropa Esperanto-kongreso 2024

Hejmpaĝo > Kongresejo kaj atingebloj

Kongresejo kaj atingebloj

Kongresejo

Malkovru Le Patio-n, grandan universitatan konstruaĵon konstruitan dum la 60-aj jaroj kaj plej laste renovigitan. Lokita disde la urbocentro 15 minutojn for perpiede, tiu moderna spaco gastigis la Eŭropan kongreson de Esperanto 2024.

Alveturi per trajno

Ĉe la stacidomo de Strasburgo cirkuladas TGV (altrapida trajno) kaj TER (regionaj trajnoj) el franc- kaj internaciskala reto, kaj ĝi troviĝas meze de la urbocentro, malpli ol 30 minutojn for de la kongresejo.

Alveturi per aŭto

La centra situo de Strasburgo igas ĝin pli proksima al aliaj metropolaj regionoj : kelkhora veturado aŭ malpli for de Parizo, de Liono aŭ de grandaj germanaj metropolaj regionoj, Strasburgo estas perfekte konekte provizita de la aŭtoŝosea vojreto.

Alveturi per buso

Strasburgo estas tre bone konektita kaj multaj longvojaj buslinioj ekzistas el francaj urboj aŭ el francapudaj landoj.

Alveni per aviadilo

La internacia flughaveno de Strasbourg-Entzheim estas grava nodo de la eŭropa flugtrafiko kaj estas facile alflugebla per multaj internaciaj fluglinioj.