Eŭropa Esperanto-kongreso 2024

Hejmpaĝo > Kongresejo kaj atingebloj > Alveturi per aŭto

Ĉiuj versioj de tiu ĉi artikolo : [Deutsch] [Esperanto] [français]

laste ĝisdatigita je la 21a decembro 2023

Alveturi per aŭto

La centra situo de Strasburgo igas ĝin pli proksima al aliaj metropolaj regionoj : kelkhora veturado aŭ malpli for de Parizo, de Liono aŭ de grandaj germanaj metropolaj regionoj, Strasburgo estas perfekte konekte provizita de la aŭtoŝosea vojreto.

La aŭtoŝoseoj A4 (ekde nordo) kaj A35 (ekde sudo) konektas Strasburgon pere de la M35.

Se vi planas alveturi Strasburgon, ni petas vin enkalkuli la novan regularon pri malalt-emisiaj zonoj.

La parkejoj Parking-Relais ebligas al vi parki vian veturilon proksime de tramstacio kaj atingi per tramo la urbocentron ene de kelkaj minutoj, sen ajna cirkulada aŭ parkuma malglataĵo. Kontraŭ pago de la tuttaga prezo (4,70 €), ĉiuj kunvojaĝantaj veturilanoj (maksimume 7) ricevas bileton, kiu ebligas veturis per tramo tien kaj reen.

La parkejoj Parking-Relais estas uzeblaj ĉiujn 7 tagojn de la semajno. Eblas elparkejigi aŭton kiam ajn nokte aŭ tage.

La publikaj parkejoj estas pagendaj kaj ilia situo pristudebla ĉe la jena mapo : https://www.parcus.com/parkings/

En la sama rubriko: