Eŭropa Esperanto-kongreso 2024

Hejmpaĝo > Ekskursoj > Ekskursoj de dimanĉo la 12a de majo

Ĉiuj versioj de tiu ĉi artikolo : [Deutsch] [Esperanto] [français]

laste ĝisdatigita je la 31a januaro 2024

Ekskursoj de dimanĉo la 12a de majo

La indikitaj kodoj inter ambaŭ krampoj kongruas kun kodoj notitaj en la aliĝilo pri ekskursoj. Ĝi estos havebla en februaro.

La kvartalo “Petite France” (C2) plena

Rendevuo je 9:15 Place du Château antaŭ le 5e Lieu.
Petite France (Eta Francio) estas pitoreska kvartalo de Strasburgo laŭ la rivero kaj estas monda heredaĵo de Unesko de 1988. La Petite France iĝis fama nur en la 20-a jarcento. “Petite France” entenas tri partojn : “les Ponts-Couverts” (la Kovritaj Pontoj), la kvartalo de la mueliloj kaj la ĉirkaŭaĵoj de la strato Bain-aux-Plantes.
Tiu vizito okazos same jaŭdon la 9an de majo.
Ekiro je 9:30. La vizito daŭras 1 horon kaj duono piede. (09:30 ĝis 11:00)
Prezo : 7€
Maksimume 20 homoj.

Nia leginda artikolo La historia centro de Strasburgo, La Petit France : Eta Francio.

La Eta Francio (La Petite France)
(Claude Truong-Ngoc / Wikimedia Commons CC BY-SA 3.0)

En la sama rubriko: