Eŭropa Esperanto-kongreso 2024

Hejmpaĝo > Strasburgo kaj Alzaco > Alzaca gastronomio

Ĉiuj versioj de tiu ĉi artikolo : [Deutsch] [Esperanto] [français]

laste ĝisdatigita je la 29a decembro 2023

Alzaca gastronomio

Ne malpli ol 33 stele distingitajn restoraciojn oni listigas en la Michelin gvidlibro en Alzaco, tio faras el Alzaco unu el la francaj regionoj plej provizita je altrangaj restoracioj. Ene de tiu ĉi listo, Strasburgo estas ĉe bona pozicio, ĉar ĝi ofertas plurajn sensoravajn ĉeestindajn manĝotablojn.
Pli ĝenerale, Strasburgo ofertas eĉ embarase elektotroon, ekde la rapidmanĝejoj ĝis altrangaj restoracioj, ne forgesante establojn, kiuj estas malfermitaj al alilandaj kuirartoj.
Ĉu vi ĝuos delektiĝi mergante vin samtempe en tipe alzacan etoson ? Ne forlasu Strasburgon sen esti manĝinta en vingastejo (Winstub) !

Vingastejoj

Alzaca saŭrkraŭto

Vingastejoj estis origine sufiĉe popolaj lokoj, kreitaj por ebligi al vinfaristoj forvendi sian produktitan vintroon, tenante restoracion rekte en sia hejmo.
En gastama kaj rustika etoso, vino estis alportata en kruĉeto akompanata de etaj laŭgrundtrajtaj kaj hejmfaritaj pladoj.
Hodiaŭ, vingastejo estas tia speco de restoracio, en kiu oni manĝas tuŝ-apude de siaj sidnajbaroj en komune korvarma etoso, ĉe tablo kovrita de ruĝkvadrata tablotuko. Oni tie drinkas, manĝas kaj reimagas la mondon alimaniere… Oni tiam dediĉas tempon por plene travivi sian vivon !

La unua alvokiteco de la vingastejoj estas servi vinon. Ĉetabliĝinte en unu el tiaj establoj, vi do havos okazon gustumi vinojn loke produktitajn, en Alzaco. En iuj strasburgaj vingastejoj, oni eĉ povas gustumi ilin en etaj tipaj glasoj, kiujn oni nomas rutscherle.
Tiuj etaj glasetoj estis tiuj, el kiuj oni tradicie trinkis vinon : la piedglasoj, pli rompiĝemaj, estis rezervitaj por dumfestaj tabloj. Kiel indikas ilia nomo (rutscha signifas gliti), oni glitigis ilin sur la tablon, por servi la tutan vingastejumantaron.

La vingastejo estis nekontesteble LA tipa alzaca restoracio. Inter la iamaj gustoj, la etaj tradiciaj pladoj kaj aŭtenta ornamiteco, oni povas gustumi la tutan alzacan gastronomion. Oni citos ekzemple la Wädele (ŝinketo), la Grumbeerekiechle (terpoma platkuko), la Lewerknepfle (knelo el hepataĵo), la Presskopf (pasteĉo el kapo), la Bibeleskäs (kazeo kun ajlo kaj aromherboj), kaj kompreneble la Bäckeoffe kaj la saŭrkraŭton.
Dum la 19-a jarcento oni ekkonis saŭrkraŭton oficiale kiel faman alzacan pladon, konsistantan el kuirita brasiko akompanita de salaj viandoj. La vorto saŭrkraŭto devenas de Surkrut, kiu mem fontas el la germana termino Sauerkraut, kiu signifas “acida brasiko”.

Vinoj

La elstaraj blankaj vinoj de Alzaco ekhavis reputacion, kiu hodiaŭ ja transpasas la landlimojn de Francio.
Inter la elstaraj, etskalaj laŭgrundtrajtaj vinoj kaj admirinda diverseco da vitspecoj, Alzaco produktas pintkvalitajn vinojn.
Multnombraj produktistoj turniĝas hodiaŭ al ellaborado de ekologikongruaj aŭ naturaj laŭgrundtrajtaj vinoj.
La vinŝoseo de Alzaco, preter ĝia mirinda vojlinio ĉe la vogezaj vitejkovritaj deklivoj, estas ja bela aventuro.
Fajnkonemuloj povas tie ekkoni kelkajn sensoravajn likvaĵojn, el ili mirindaj ruĝaj vinoj.

Alzacaj vinglasoj
(foto : E. Richard)

Historiaj vinkeloj de la strasburga hospitalo

Ege diskreta, lokita en la korto de la civila hospitalo, ĝi estas unika en la mondo. Superba, ĝi ŝirmas sub pompaj volvoj sesdekon da kverkolignaj vinbareloj, kiuj datumas de la 18-a kaj de la 19-a jarcentoj. La plej impona atingas volumenon da 267 hektolitroj ! Iuj el ili estas veraj teknikaj prodaĵoj (antaŭa flanko ovoforma, malantaŭa flanko ovala aŭ perfekte ronda). La bareloj enhavas la plej pinte bongustajn likvaĵojn de la vinberistaj koncesiuloj de la vinkelo : riesling, gewurztraminer, pinot kaj aliajn vitspecojn…
Ĉiuj vendataj en la butiko.

En la sama rubriko: