Eŭropa Esperanto-kongreso 2024

Hejmpaĝo > Programo > Programo por junuloj

Ĉiuj versioj de tiu ĉi artikolo : [Deutsch] [Esperanto] [français]

laste ĝisdatigita je la 31a januaro 2024

Programo por junuloj

Ĉu vi estas junulo ? La EEK-n vi ankaŭ povos ĝui en junulara etoso !

Opcio 1 : BRECO 🥨 : programo kaj loĝistiko por junaj homoj kiel vi (ĝis 35 jaroj)

Ĉu vi emas aliĝi al la Eŭropa Esperanto-Kongreso (EEK), estas junulo (ĝis 35 jaroj) kaj ŝatus kunsperti la eventon kun aliaj junuloj kaj ne mem zorgi pri via loĝado kaj manĝado ? Do aliĝu al BRECO (la Bunta Renkontiĝo por Eŭrop-junulara amikeCO) !
BRECO estas junulara kromevento, kiu okazos kadre de la Eŭropa Esperanto-Kongreso : GEJ (Germana Esperanto-Junularo) kaj JEFO (Junulara Esperanta Franca Organizo) kuniĝis por pretigi renkontiĝon kun junul-amika loĝistiko kaj programo !
Aldone al ordinara partopreno en la Eŭropa Esperanto-Kongreso, per aliĝo al BRECO vi ĝuos :

  • favorprezan loĝadon en studenta loĝejo CROUS,
  • manĝadon komune prizorgatan en la loĝejo, kun aliaj junuloj,
  • programerojn ekskluzivajn por junuloj : Estos aparta lingvokurso de Esperanto – instruota de junuloj por junuloj – kaj ankaŭ bunta taga programo por progresintoj, ekzemple trejnadoj.

Por aliĝi al BRECO, unue simple aliĝu al la EEK mem pere de la oficiala aliĝilo de la kongreso, indikante precipe vian veran naskiĝtagon.
Ni iam baldaŭ kontaktos vin kaj ĉiujn aliajn junajn EEK-aliĝintojn aparte por ekscii, ĉu vi ŝatus partopreni en la BRECO-programo aŭ ne.
Krome, vi povos aliĝi al la “aldonaj servoj” de BRECO – tio estas, loĝado en studenta loĝejo CROUS kaj komunaj manĝoj por junuloj. Ili kostos :

  • 120 EUR entute por loĝado (8–12 majo 2024) se vi estas studento,
  • 150 EUR entute por loĝado (8–12 majo 2024) se vi ne estas studento,
  • 15 EUR por komunaj manĝoj.
    Por aliĝi, bonvolu plenigi la formularon : https://forms.gle/3zZCx1pEAyWayWev9

Pli da aktualaj informoj vi povos trovi ĉiam ankaŭ sur la retpaĝo de BRECO : https://esperantojugend.de/eo/unser...

Opcio 2 : Tendumado de Verdaj Skoltoj ⛺️ : por infanoj kaj adoleskuloj (8 ĝis 21 jaroj)

Por infanoj kaj adoleskuloj inter 8 kaj 21 jaroj okazos aparte kaj samtempe kiel la Eŭropa Esperanto-Kongreso (8–12 de majo) evento, organizita de la Verdaj Skoltoj. Se vi estas inter tiuj aĝoj kaj volas renkonti kaj pasi tempon kun samaĝuloj, ne hezitu aliĝi !
Ni tendumos en la tendumejo de Strasburgo, vizitos la urbon kaj faros aktivaĵojn aparte de la Eŭropa Kongreso.

Ĉu iu volas veni ? Aliĝu pere de tiu ligilo : https://forms.gle/CjVu2xufZKkXtHMXA
Se vi havas demandon, ne hezitu kontakti ĉe verdajskoltoj@gmail.com

Pli da informojn trovos vi en la paĝo http://verdajskoltoj.net/strasburgo

Notu : Vi ne bezonas aliĝi ankaŭ al EEK, se vi intencas partopreni nur en la tendumado de la Verdaj Skoltoj. Aliĝo al la tendumado pere de la Google-formularo ligita ĉi-supre sufiĉas.

Opcio 3 : Ordinara partopreno en Eŭropa Esperanto-Kongreso

Kompreneble la fakto, ke vi estas junulo, ne signifas, ke vi devas partopreni en unu el la du apartaj junularaj kromeventoj. Vi ankaŭ povas tute trankvile ĝui nur la ĉefan kongreson mem.

En la sama rubriko: