Eŭropa Esperanto-kongreso 2024

Hejmpaĝo > Programo > Spektakloj

Ĉiuj versioj de tiu ĉi artikolo : [Deutsch] [Esperanto] [français]

laste ĝisdatigita je la 31a januaro 2024

Spektakloj

Eurokka, partnere kun Vinilkosmo, kunordigas kulturan programadon : koncertoj, teatraĵoj. Ili ravos ĉiuspecajn ŝat-inklinojn kaj ĉiujn generaciojn !

Artistoj en la programo :

Kajto

En la jaro 1988 la grupo Kajto komencis kanti kantojn kun Esperanto-tekstoj.
En la somero de 1989 - dum la UK en Brajtono en Anglujo - la KD-o Kajto estis prezentita, kiu ankaŭ montriĝis esti la unua Esperanto-KD iam en la mondo.
Dum la jaroj kiuj sekvis, la grupo vojaĝis al multaj landoj por koncerti kaj aliaj KD-oj estis eldonitaj.
En la jaro 2004 - en la urbo Aalen en Germanujo - la FAME Kulturpremio estis aljuĝita al Kajto kiel rekono de la graveco de ĝia kontribuo al la Esperanta muzik-kulturo.

Nuntempe Kajto konsistas el Nanne Kalma kaj Ankie van der Meer, kiuj uzas ĉi tiun nomon por ilia Esperanto-repertuaro.
Duope - kantante en Esperanto kaj ankaŭ en la frisa kaj nederlanda lingvoj - Nanne kaj Ankie vojaĝas tra diversaj landoj por doni koncertojn kaj
kant-staĝojn, ne nur en Eŭropo sed ankaŭ en Aŭstralio, Nord-Ameriko kaj Azio.
En la jaro 2023 aperis Sen Timo, la 9-a Esperanto-KD de Kajto.

Dum festivaloj, kafo-koncertoj, kulturaj vesperoj aŭ kantostaĝoj - la programo de Ankie kaj Nanne ĉiam estas humurplena kaj taŭge adaptita al la situacio, kie ajn ili troviĝas.
Dum koncertoj la du Kajtanoj sin akompanas per diversaj instrumentoj kiel gitaro, mandolino, koncertino, ŝalmo kaj flutoj.

kontakto : ankie@nanne-ankie.nl
por pli da informo : http://www.nanne-ankie.nl

Jonny M

La fama regekantisto Jonny M komencis sian muzikkarieron en 2010. Unue en la germana lingvo li baldaŭ festis furorajn kantojn en Esperanto kaj vojaĝis al Sudameriko, Azio, Afriko kaj tra Eŭropo por doni koncertojn. Post liaj du albumoj Regestilo (2013) kaj Kreaktiva (2017) li faris paŭzon dum la tempo de kronviruso kaj revenis al la scenejo en 2024 kun lia plej nova albumo Petolas, kiu denove montris la diversecon de lia muziko kaj denove altigis la limojn. Feliĉe ni rajtas anonci ke li prezentos la novan albumon dum la Eŭropa Esperanto-kongreso 2024 !

TIM

TIM (Tim Gallego) estas Berlin-bazita multinstrumentisto komponisto kaj kantaŭtoro. Influite de indie-roko, alternativroko, la muzikisto prezentas sian novan esperantan EP Bela Vivo, kiu estis publikigita en marto 2024 kunlabore kun Vinilkosmo.
Pli detalaj informoj legeblas en
https://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/p...

KLARISA

KLARISA (Clarissa Sabatini) estas 23 jara kantistino, aŭtorino, muzikistino el Italio (Castel Viscardo). Ŝi komencis lerni kaj fari muzikon kiam ŝi estis 7 jara per klasika piano kaj nuntempe ŝi ludas pli ol 20 instrumentojn, ĉefe harpon, koraon, sed ankaŭ perkutilojn. Ŝi verkas kantojn en 5 lingvoj, plejparte en la franca, suahila kaj Esperanto, sed ankaŭ en la hispana kaj la zulua…
Ŝi eldonis sian unuan Esperanto-albumon Ludu kaj kantu en 2023 ĉe Vinilkosmo
Pli da informdetaloj ĉe :
https://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/k...

Ralph Glomp

Prezento spektaklo de Ralph Glomp
Ralph Glomp estas germana kantisto el Hamburgo kies stilo estas “ŝlagro”, do germana populara muziko. Ekde la jaro 2000 li prezentis konatajn kaj proprajn kantojn en Esperanto sur UK-scenejoj en Gotenburgo aŭ Roterdamo kaj koncertis en Nitro (Slovakio) kaj Lillo. Por la nuna koncerto en Strasburgo li adaptis poemojn de la plej unua Esperanto-poemistino Marie Hankel (1844-1929 - https://eo.wikipedia.org/wiki/Marie_Hankel) kaj komponis muzikon por kantada sursceniĝo de ili. Ĝuu eksterordinaran koncerton de Ralph Glomp.

Guillaume Armide

Guillaume Armide estas artisto kiu ludas pianon kaj kantas siajn proprajn kreaĵojn kaj adaptojn de siaj plej ŝatataj artistoj, ofte franclingvaj. Li precipe adaptis plurajn pecojn el la franca repertuaro, ekzemple de Sabine Paturel ĝis Jean-Jacques Goldman kaj aliajn pecojn de Michel Berger. Li ludas per vortoj, adaptante siajn kantojn al esperanta kulturo. Por li muziko estas la transportilo de profundaj emocioj kaj gravaj mesaĝoj, ĉu politikaj ĉu homaranaj. Ĉio ĉi sen taksi sin serioze. Kiel antaŭprezento de sia venonta albumo, li prezentos siajn novajn verkojn en Strasburgo.

Inicialoj D.C.

i.d.c. (inicialoj dc/initials dc) estas muzikprojekto fondita de Éric Languillat en 2003 kaj bazita en Offenbach-ĉe-Majno (Germanio).
Uzante la hejmstudion kiel laboratorion, la artisto zorgeme poluras ĝis plej fajnaj detaloj ĉiujn albumojn de i.d.c., kaj miksas influojn de alternativa popo kaj moderna elektronika muziko por krei buntan melankolian popmuzikon, en kiu akustikaj gitaroj dancas kun spicaj drummaŝinoj kaj prasinteziloj el alia jarcento.
La projekto estas aktiva kaj en loka arta sceno kaj en nia internacia komunumo, kun koncertoj kiuj jam delonge fariĝis regulaj programeroj de esperanto-aranĝoj, dum kiuj la artisto kutime prezentas sinkronizitajn videofilmojn, sed ankaŭ ne hezitas kanti akustikajn versiojn de siaj plej konataj kantoj.
Kun jam pluraj tutesperantaj albumoj (Urbano, Signoj de viv’, La Granda Aventuro, Fulmerford) eldonitaj kaj la prezento en la reto de pluraj altkvalitaj videaĵoj, i.d.c. enradikigis kiel originala kaj valora muzikvidea arta projekto.

Jen la detala arta programo.

Vidu ankaŭ la tutan programon en la paĝo Kongresa programo

En la sama rubriko: