Eŭropa Esperanto-kongreso 2024

Hejmpaĝo > Programo > KER-ekzamenoj : prelego kaj preparo

Ĉiuj versioj de tiu ĉi artikolo : [Esperanto] [français]

laste ĝisdatigita je la 17a marto 2024

KER-ekzamenoj : prelego kaj preparo

Katalin Kováts, la estro de la KER-ekzamena Centro prezentos la ekzamensistemon, informos pri la juniaj retaj ekzamenoj kaj aliaj sesioj (dum UK)
Plia informoj : https://edukado.net/ekzamenoj/ker/sesioj

Baze de la prelegoj, la partoprenantoj povos decidi en kiu ateliero ili partoprenos por prepariĝi al la ekzamenoj aŭ/kaj akiri pliajn informojn.
Edukado.net, kun helpo de subtenantoj (inter ili ankaŭ Esperanto-France), okazigas senpagajn retajn prov-ekzamenojn.
Katalin proponas informiĝi pri tiuj ebloj jam antaŭ la kurso, eventuale trapasi provon en la elektita nivelo, por ke dum la seminarioj eblu pridiskuti konkretajn demandojn.
Jen la informpaĝo : https://edukado.net/ekzamenoj/ker/provekzamenoj

Preparo al KER-ekzameno (B1-B2)

En la du renkontiĝoj por kandidatoj je nivelo B1 kaj B2 okazos informado pri la ekzamenpartoj, testotipoj, simulado de parolaj ekzamenoj, teknika klarigo pri retaj ekzamenoj kaj la ĉeestantoj ricevos utilajn ideojn por sukcese partopreni KER-ekzameno.
En la unua renkontiĝo estos teoriaj informoj, en la dua praktikaj ekzercoj. (Kunhavi komputilon kun retkonekto tre utilos). Eblos partopreni nur unu el la sesioj, sed ni konsilas ĉeesti ambaŭ programojn de tiu nivelo.
Tre utilus jam antaŭ la kongreso peti senpagan retan provekzamenon. Vidu la informojn kaj la aliĝilon : https://edukado.net/ekzamenoj/ker/provekzamenoj

La plej proksimaj ekzamendatoj, al kiuj ni konsilas aliĝi jam antaŭ la kongreso por havi pli malaltan kotizon :
15a de junio : B2-nivelo
22a de junio : B1-nivelo, retaj ekzamenoj,
kaj ĉeestaj sesioj dum UK en Aruŝo.
Se post la preparseminario vi volas ŝanĝi vian nivelon, tio eblos surloke.

Preparo al KER-ekzameno (C1-C2)

En la du renkontiĝoj por kandidatoj je nivelo C1 kaj C2 (por progresantoj kaj lingve spertaj esperantistoj) okazos informado pri la ekzamenpartoj, testotipoj, simulado de parolaj ekzamenoj, teknika klarigo pri retaj ekzamenoj kaj la ĉeestantoj ricevos utilajn ideojn por sukcese partopreni KER-ekzameno.
En la unua renkontiĝo estos teoriaj informoj, en la dua praktikaj ekzercoj. (Kunhavi komputilon kun retkonekto tre utilos). Eblos partopreni nur unu el la sesioj, sed ni konsilas ĉeesti ambaŭ programojn de tiu nivelo.
Tre utilus jam antaŭ la kongreso peti senpagan retan provekzamenon. Vidu la informojn kaj la aliĝilon : https://edukado.net/ekzamenoj/ker/provekzamenoj

La plej proksimaj ekzamendatoj, al kiuj ni konsilas aliĝi jam antaŭ la kongreso por havi pli malaltan kotiztarifon :
1a de junio : C1-nivelo
16a de novembro : C2-nivelo, retaj ekzamenoj.
kaj ĉeestaj sesioj dum UK en Aruŝo.
Se post la preparseminario vi volas ŝanĝi vian nivelon, tio eblos surloke.

En la sama rubriko: