Eŭropa Esperanto-kongreso 2024

Aktualaĵoj

Mendilo por ekskursoj, kursoj kaj poŝtmarkoj

Mendilo : Vi povas mendi vizitojn kaj ekskursojn en Strasburgo kaj en Alzaco. Ankaŭ jam eblas aliĝi al niaj diversaj kursoj. Kaj por plezurigi viajn amikojn, antaŭmendu poŝtmarkojn de la kongreso.

Aliĝo

Jam pli ol 500 aliĝintoj !
Por aliĝi : Aliĝilo ; Listo de aliĝintoj
Por mendi ekskursojn : https://www.esperanto.de/eo/node/3146

Kongresa programo

La ĉefaj elementoj de la kongresa programo, tago post tago : kursoj, prelegoj, spektakloj, ekskursoj, renkontiĝoj, ktp. Vidi ĉi tie la ĉiutagan programon.

Programo por junuloj

Venu malkovri la programojn por junuloj !

Spektakloj

Eurokka, partnere kun Vinilkosmo, kunordigas kulturan programadon : koncertoj, teatraĵoj. Ili ravos ĉiuspecajn ŝat-inklinojn kaj ĉiujn generaciojn ! Vidu ĉi tie la detalan artan programon.

Bonvenon al la Eŭropa Esperanto-kongreso 2024 !

De la 8-a ĝis la 12-a de majo 2024 okazos la Eŭropa Esperanto-kongreso.

Francio kaj Germanio jam kune organizis siajn jarajn kongresojn plurfoje, en 1969 jam en Strasburgo, poste en Kaiserslautern en 2010, kaj en Zweibrücken en 2018. En 2024 Francio ĉeforganizas la komunan eventon. Strasburgo estas hejmo de pluraj eŭropaj institucioj kiel la Eŭropa Parlamento, la Konsilio de Eŭropo kaj la Eŭropa Kortumo pri Homaj Rajtoj. Tiu ĉi eŭropa amplekso pravigas tion, etendi la partopreneblon de la renkontiĝo al aliaj Esperanto-asocioj.