Eŭropa Esperanto-kongreso 2024

Hejmpaĝo > Kongresejo kaj atingebloj > Alveturi per trajno

Ĉiuj versioj de tiu ĉi artikolo : [Deutsch] [Esperanto] [français]

laste ĝisdatigita je la 21a decembro 2023

Alveturi per trajno

Ĉe la stacidomo de Strasburgo cirkuladas TGV (altrapida trajno) kaj TER (regionaj trajnoj) el franc- kaj internaciskala reto, kaj ĝi troviĝas meze de la urbocentro, malpli ol 30 minutojn for de la kongresejo.
Vi trovos pli da informoj ĉe SNCF Connect

Rabatkarto por la regionaj trajnoj

En la regiono Grand Est ekzistas jara rabatkarto (Carte Fluo), kiu ebligas vojaĝi duonpreze en ĉiuj regionaj trajnoj (TER) de la regiono. Ĝi kostas 1 € por homoj ĝis 26 jaraĝaj, 20 € por ĉiuj aliaj por unu jaro. Dum feritagoj kaj semajnfine, posedanto de la karto povas profitigi la rabaton al unu ajna kunvojaĝanto, kiu ne posedas la karton. Duonprezo dank’ al la rabatkarto Parizo → Strasburgo, tien kaj reen kostas nur 76 €.

La duonpreza vojaĝo por kartoposedanto ankaŭ aplikeblas ĝis/el Bazelo en Svislando. Necesas aĉeti la karton ĉe la reto aŭ ĉe franca giĉeto. Ne forgesu kunporti identigan kapfoton gluotan.

Noktaj trajnoj inter Berlino kaj Strasburgo

Ekde la fino de 2023, noktaj trajnoj funkcias inter Berlino kaj Strasburgo, kun haltoj en Frankfurto, Erfurto kaj Halle.
Por nokta vojaĝo, la sidloko por Berlino (20:18) → Strasburgo (05:44) kostas ekde 29,90 € kaj la kuŝujo kostas 69,90 € (plurlita kupeo).

En ambaŭ direktoj, tiuj noktaj trajnoj veturas nur marde, ĵaŭde kaj sabate.

En la sama rubriko: