Eŭropa Esperanto-kongreso 2024

Hejmpaĝo > Aliĝilo - mendilo > Junulara Programo - Breco kaj Verdaj Skoltoj

Ĉiuj versioj de tiu ĉi artikolo : [Deutsch] [Esperanto] [français]

laste ĝisdatigita je la 8a februaro 2024

Junulara Programo - Breco kaj Verdaj Skoltoj

Vi trovos ĉiujn detalojn en la rubriko Programo

Opcio 1 : BRECO 🥨 : programo kaj loĝistiko por junaj homoj kiel vi (ĝis 35 jaroj)

Por aliĝi al BRECO, unue simple aliĝu al la EEK mem pere de la oficiala aliĝilo de la kongreso, indikante precipe vian veran naskiĝtagon.
Ni iam baldaŭ kontaktos vin kaj ĉiujn aliajn junajn EEK-aliĝintojn aparte por ekscii, ĉu vi ŝatus partopreni en la BRECO-programo aŭ ne.
Krome, vi povos aliĝi al la “aldonaj servoj” de BRECO – tio estas, loĝado en studenta loĝejo CROUS kaj komunaj manĝoj por junuloj. Ili kostos :

  • 120 EUR entute por loĝado (8–12 majo 2024) se vi estas studento,
  • 150 EUR entute por loĝado (8–12 majo 2024) se vi ne estas studento,
  • 15 EUR por komunaj manĝoj.
    Por aliĝi, bonvolu plenigi la formularon : https://forms.gle/3zZCx1pEAyWayWev9

Opcio 2 : Tendumado de Verdaj Skoltoj ⛺️ : por infanoj kaj adoleskuloj (8 ĝis 21 jaroj)

Pli da informojn trovos vi en la paĝo http://verdajskoltoj.net/strasburgo
Aliĝu pere de tiu ligilo : https://forms.gle/CjVu2xufZKkXtHMXA
Se vi havas demandon, ne hezitu kontakti ĉe verdajskoltoj@gmail.com
Notu : Vi ne bezonas aliĝi ankaŭ al EEK, se vi intencas partopreni nur en la tendumado de la Verdaj Skoltoj. Aliĝo al la tendumado pere de la Google-formularo ligita ĉi-supre sufiĉas.

En la sama rubriko: