Eŭropa Esperanto-kongreso 2024

Hejmpaĝo > Strasburgo kaj Alzaco > La historia centro de Strasburgo

Ĉiuj versioj de tiu ĉi artikolo : [Deutsch] [Esperanto] [français]

laste ĝisdatigita je la 29a decembro 2023

La historia centro de Strasburgo

Strasburgo estas urbo influata de duobla franca kaj germana kulturoj, limdifinita disde Germanio per la riverego Rejno. En la eŭrometropolo de Strasburgo vivas pli ol 500 000 enloĝantoj. Ĝi famas pro gastigado de pluraj eŭropaj institucioj, el inter ili la sidejo de la eŭropa parlamento, kiu faras el la urbo unu el la ĉefurboj de Eŭropo, sed ankaŭ la sidejo de Konsilio de Eŭropo, de la eŭropa kortumo pri homaj rajtoj, la farmakopeejo (eŭropa direkcio pri kuracila kvalito kaj sanzorgemo), kaj multnombraj diplomataj reprezentoj.

“La Petite France” : La Eta Francio

Ĝi estas la plej pitoreska kvartalo de la malnova Strasburgo. Fiŝkaptistoj, muelistoj kaj tanistoj vivis kaj laboris malnovtempe en tiu kvartalo konstruita ĉe akvonivelo.
La mirinde belaj trabar-muraj domoj datumas de la 16-a kaj 17-a jarcentoj. Iliaj deklivaj tegmentoj estas malfermitaj al subtegmentaj ĉambroj, kie oni sekigis senharigitajn felojn.

(foto : B. Flochon)

La “Place de la République” (Placo de la Respubliko)

Tiun ĉi grandan placon kun aspekto de parko oni starigis inter 1871 kaj 1918. Ĝi situas meze de la “germana kvartalo”.
Post la malvenko de 1870, Germanio planis fari el Strasburgo la ĉefurbon de la federacia lando Alzaco-Loreno. La kvartalo tiam nomita “nova urbo” difinas novan urboplanismon kun novaj larĝaj cirkulvojoj, administraj kaj kulturaj konstruaĵoj kun impona aspekto kaj riĉmontraj loĝdomegoj. Tiu nova urboplanismo respegulas ankaŭ akutan pejzaĝ-plan-kapablon.
Ĉie ĉirkaŭe : la Palaco de la Rejno, la universitata biblioteko, la nacia teatrejo estas majestaj ekzemploj pri tiu imperia, grandioza sed agrabl-etosa arkitekturo.
Centre staras la memormonumento pri militmortintoj, starigita en 1936 de la skulptisto Drivier. Ĝi reprezentas patrinon kun siaj du filoj, unu mortinta por Francio, la alia mortinta por Germanio, drama situacio, kiun travivis alzacanoj dum ambaŭ mondmilitoj.

La “Neustadt” (novurbo) : la imperia germana kvartalo (1870-1918)

Tri antaŭurboj el kvar detruitaj, gravaj kaj multnombraj damaĝoj en la urbocentro, jen la akre peza bilanco de la sieĝo kaj de la franca malvenko en 1870.
Se la rekonstruado finiĝis ene de 5 jaroj, sternadon de la urbo, prokrastitan ekde la 18-a jarcento, komercaj medianoj firme skribis en la tagordon. Ili estis zorgemaj pri disponigo de pint-efikaj infrastrukturoj (stacidomo, haveno, taŭga cirkulad-aranĝo, ktp.) dum la politikaj aŭtoritatoj volis, ke la federacia lando Alzaco-Loreno, estu ekzemplodona ĉefurbo, grandioza, por la gloro de la imperio kaj de la germaneco.

La “egipta domo”
(foto : Michel MUS/ archi-wiki.org)

Tial, en aprilo 1880 estas aprobita la nova gvidplano pri la nova urbo, tio estas 386 hektaroj aldone al la 230 hektaroj de la malnova urbokerno. La aŭtoro de la projekto estas J.G. Conrath, urba arkitekto ekde 1849. Li unue planis prestiĝan sektoron, rezervitan por oficialaj konstruaĵoj (imperia palaco, ministrejoj, sidejo de la regiona asembleo, biblioteko kaj universitato).
La tuton oni finis ĉirkaŭ la jaro 1900.
Konstruado de la alia sektoro, kun ĝiaj kolektivaj aŭ individuaj loĝdomoj, pli malrapide progresis kaj daŭris ĝis 1920.
Temas pri urba kreaĵo tre interesa kaj kies ekvivalento preskaŭ ne plu ie ajn ekzistas pro la detruoj de la dua mondmilito. Ĝi estas farita el placoj, larĝaj kaj disspacaj avenuoj, ornamitaj de arboj, kaj de pluraj lokoj, kie alianciĝas kun feliĉo monumenteco kaj harmonia akuta pejzaĝ-penskapablo (ekzemple la riverbordoj kun la preĝejo Saint-Paul).
La publikaj domegoj, la privataj domoj respegulas certan inklinon por historifonta eklektismo (itala aŭ germana nov-renesanco, nov-baroko, ktp.), meze de kiu stariĝas kelkaj tute mirindaj konstruaĵoj secesi-stilaj kiel la “egipta domo”.

La katedralo

La katedralo de Strasburgo estas gotika absoluta ĉefverko.
Konstruado de la romanika katedralo, el kiu nenio restas krom ĝia kripto kaj ĝia ĉegrunda okupateco, komenciĝis en 1015. La spajron de la nuna gotika konstruaĵo oni finis en 1439.

La katedralo de Strasburgo
(foto : B. Flochon)

“Proda frukto de giganteco kaj de delikateco” laŭ la vorto de Victor Hugo, ĝia fasado montras fantastan ornaman riĉon. La spajro, 142 metrojn alta, estas ĉefverko el leĝero kaj eleganteco. La katedralo estis ĝis la 19-a jarcento, la plej alta konstruaĵo de la tuta kristanaro.
Tri mensfrapaj taktoj ritmigas la viziton.

La astronomia horloĝo.
(foto : B. Flochon)

Ekstere, la fasado estas kvazaŭ granda bildlibro de la mezepoko. Centoj da skulptaĵoj, kiuj ŝajnas malligiĝi disde la muro emfazas la lumajn kaj mallumajn efikojn. La koloro de la roza sablopetro ŝanĝiĝas laŭ la taghoro kaj laŭ la ĉiela lumradiado. Dum la someraj vesperoj, lumplena enscenigo estas rava sorĉo.
Interne, la alta kaj svelta navo instigas al profunda kontemplemo.
La vitraloj de la 7-a ĝis 14-a jarcento kaj la rozvitralo pelas al admirado. La monumenta orgeno posedas rimarkindan orgenfasadon kun aŭtomatoj.
La astronomia horloĝo datumas de la renesanco kaj ĝin pelas mekanismo de 1842, kiu mem estas ĉefverko. Ĝi pelas la vicparadon de la apostoloj, kiun eblas admiri ĉiujn tagojn je la 12a30.
Alireblo por homoj kun reduktitaj moviĝebloj ĉe la norda flanko.

En la sama rubriko: