Eŭropa Esperanto-kongreso 2024

Hejmpaĝo > Temo de la kongreso

Temo de la kongreso

La ĉefa celo de la kongreso estas kunigi Esperanto-parolantojn de ĉiuj niveloj, kaj tiel proponi unikan ŝancon por renkontiĝoj favoraj al interŝanĝoj kaj diskutoj.
Krome, la aranĝo celas ankaŭ inviti ĉiujn loĝantojn de Strasburgo kaj de la ĉirkaŭaĵoj mergi sin en la fascinan mondon de Esperanto. Ĉi tio inkluzivas profundan esploradon de la historio de Esperanto, ĝia kulturo kaj ankaŭ ĝiaj trajtoj, kiuj faras ĝin gvida nuntempa lingvo. La justa internacia lingvo ne nur ebligas krei kontaktojn sed ankaŭ ludas gravan rolon por faciligi dialogon inter homoj.
Kiel vera vektoro de paco, Esperanto estas potenca rimedo por kreskigi reciprokan komprenon kaj plifortigi ligojn inter komunumoj tra la mondo.

Strasburgo tutmonda ĉefurbo de la libro 2024

Naskiĝurbo de la presarto, Strasburgo ĉiam unuarange kultivis konsideremon por la libra verkarto.
Tio cetere apogis la fakton, ke UNESKO nomumis ĝin Tutmonda ĉefurbo de la libro 2024. Jen la unua franca urbo, kiu estas distingita per tiu nomumo.