Hejmpaĝo > Pri la kongreso > Strasburgo tutmonda ĉefurbo de la libro 2024
Ĉiuj versioj de tiu ĉi artikolo : [Esperanto] [français] [français]
laste ĝisdatigita je la 18a decembro 2023
Strasburgo tutmonda ĉefurbo de la libro 2024
Naskiĝurbo de la presarto, Strasburgo ĉiam unuarange kultivis konsideremon por la libra verkarto.
Tio cetere apogis la fakton, ke UNESKO nomumis ĝin Tutmonda ĉefurbo de la libro 2024. Jen la unua franca urbo, kiu estas distingita per tiu nomumo.
Ĉiujare okazas la Bibliothèques idéales (idealaj bibliotekoj), kiuj kunigas talentulojn kaj lertajn verkistojn, kiuj priloĝas la francan kaj internacian literaturan pejzaĝon. Pinte postulema programado kunfandas renkontiĝojn de verkistoj, debatojn, admir-rondojn, muzikajn legad-rondojn. Sume, pli ol kvindeko da rendevuoj estas programitaj.
La strasburga urbaro disponas je densa reto da bibliotekoj, kies flagŝipo, la Mediathèque Malraux, meritas ĉirkaŭiron. Renovigo de tiu ĉi malnova antaŭe sendestinigita staplo, ĉirkaŭata de akvo, konservis la industrian etoson de la loko, samtempe malfermante ĝin en la ĉirkaŭan pejzaĝon.
Strasburgo vartas ankaŭ la duan bibliotekon de Francio laŭ la enhavriĉo : la Bibliothèque Nationale et Universitaire.
Oni tie interalie trovas la plej unuajn eŭropajn egiptologiajn kolektojn.
Flankenpaŝante disde siaj irvojoj tra la urbo, libro-amantoj atingos ravon ĉe la multaj sendependaj, librobrokantistoj kaj libromerkatoj.
Dum la kongreso la aŭtoroj mem prezentos siajn verkaĵojn, subskribos dediĉojn dum specialaj sesioj kaj libroservo estos al ĉiuj malfermitaj.