Hejmpaĝo > Strasburgo kaj Alzaco > Strasburgo laŭ la fluo de akvo
Ĉiuj versioj de tiu ĉi artikolo : [Deutsch] [Esperanto] [français]
laste ĝisdatigita je la 29a decembro 2023
Strasburgo laŭ la fluo de akvo
- (foto : B. Flochon)
La bordoj de la rivero Ill
Ili ofertas bonegajn eblojn promeni kaj ebligas ĉirkaŭiri la urbon kaj ties kuriozaĵojn, tute ignorante la urban trafikon. Zorgoplene aranĝitaj, ili ebligas admiri la ĉefajn monumentojn de la urbo kaj gapvagi en la kvartalo eta Francio.
La panorama teraso de la Vauban baraĵo
Kelkmetrojn for de la kovritaj pontoj (Ponts Couverts), la Vauban baraĵo aŭ granda kluzo – ĉar ĝi laŭnecese ebligis inundi la tutan sudan parton de la urbo – estis konstruita ĉirkaŭ 1690 de Tarade laŭ la planoj de la militista inĝeniero Vauban. Pinte de la konstruaĵo oni aranĝis agrablan panoraman terason, el kiu eblas per unu rigardo plenokulumi la urbajn kaj kanalajn aranĝstrekaĵojn.
La kovritaj pontoj
Plilongige al la kvartalo Eta Francio troviĝas la kovritaj pontoj. Ili gardis sian nomon spite al la malapero de la tegmento dum la 18-a jarcento. Ilin superas tri turoj de la 13-a jarcento, vestiĝoj de iamaj muregoj, kiuj garantiis la sendependecon de la strasburga respubliko. Tuj post la anekso de Strasburgo al Francio en 1681, novan zonon da fortikaĵo konstruis Vauban.
- (foto : B. Flochon)