Eŭropa Esperanto-kongreso 2024

Hejmpaĝo > Ekskursoj > Ekskursoj de ĵaŭdo la 9a de majo.

Ĉiuj versioj de tiu ĉi artikolo : [Deutsch] [Esperanto] [français]

laste ĝisdatigita je la 31a januaro 2024

Ekskursoj de ĵaŭdo la 9a de majo.

La kodoj indikitaj inter ambaŭ krampoj kongruas kun kodoj notitaj en la aliĝilo pri ekskursoj, kiu estos havebla en februaro.

La kvartalo “Petite France” (C1) plena

Rendevuo je 08:45 Place du Château antaŭ le 5e Lieu.
Petite France (Eta Francio) estas pitoreska kvartalo de Strasburgo laŭ la rivero kaj estas monda heredaĵo de Unesko de 1988. La Petite France iĝis fama nur en la 20-a jarcento. “Petite France” entenas tri partojn : “les Ponts-Couverts” (la Kovritaj Pontoj), la kvartalo de la mueliloj kaj la ĉirkaŭaĵoj de la strato Bain-aux-Plantes.
La vizito daŭras 1:30 piede. (09:00 ĝis 10:30)
Prezo : 7€
Forigo je 09:00. Maksimume 20 homoj.

Nia leginda artikolo La historia centro de Strasburgo, La Petit France : Eta Francio.

La Eta Francio (La Petite France)
(Claude Truong-Ngoc / Wikimedia Commons CC BY-SA 3.0)

La humanista biblioteko de Sélestat (G1)

Rendevuo je 13:30 en la stacidomo en la centra halo.
La Humanista Biblioteko de Sélestat estis fondita en 1452. Oni malkovras rakonton pri Beatus Rhenanus, kiu estis humanisto el la urbo, kaj la historion de urbo Sélestat. Tiu ĉi biblioteko enhavas manuskriptojn kaj printitajn librojn de la 15a kaj 16a jarcento. Ĝi estas enmetita en la Monda Registro de Unesko de 2011.
Prezo : 30€ (13:30 ĝis 18:00)
Posttagmeza ekskurso per trajno + 15 minutoj piedirado
Maksimume 20 homoj.

Humanista Biblioteko de Sélestat
(Claude Truong-Ngoc / Wikimedia Commons CC BY-SA 3.0)

La Alzaca Muzeo (I1) plena

Rendevuo je 13:45 antaŭ la muzeo, 23 Quai Saint Nicolas
La Alsaca Muzeo kun trabarfasado situas ĉe la bordo de rivero Illo en Strasburgo. Ĝi estas invito malkovri la ĉiutagan vivon en tiu regiono de la 18a kaj 19a jarcentoj.
Prezo : 12€ (14:00 ĝis 16:00)
Maksimume 20 homoj.

Nia leginda artikolo Muzeoj kaj kulturo

Alzaca muzeo
(Ji-Elle, CC BY-SA 3.0, via Wikimedia Commons)

En la sama rubriko: